|
|
 |
| 199 |
投稿者:
Atsuhiko TANIGUCHI <aleks-jp@a...>
Date:
2000年5月25日(木)
午後11時04分
タイトル: Venghi
|
| |
For de okcidento estas iu lando
Tie nun loghas "Akaia"
Ili estas pranepoj de Isaku
Kiu mortigis sian fraton per mano
Najbare loghas "Ionia"
Ili estas pranepoj de Kosaku
Kiu mortigita de sia frato per mano
Post milo da jaro de morto Isaku
Akaia invadis landon de Ionia
Sendepende de juneco
Akaia mortigis tutan popolon de Ionia
Kaj fajrigis tutan urbon
Ech neniu kreskajho poste restis
Akaia
Milon da jaro ne forgesis
Akaia
Ilia praavo Isaku
Verdire neniam mortigis la fraton
Mortigante sian fraton
Kosaku
Nomis sin "ISAKU"
Ili estis ghemelaj
Nur la filo sciis la veron
Sciante mil jaro
Filon post filo
Transdonante sekreton
Atendis la tempon
Kiam Ionia havos 999-an
funebran ceremonion de Kosaku
Kiu trompadis mil jaron
malbenante nomon de Isaku
Konstruis perfidon
Akaia
Milon da jaro
Akaia
Kial ne forgesis tion?
TANIGUCHI Atsuhiko
aleks-jp@a...
|
| 200 |
投稿者:
aaronibus@u...
Date:
2000年5月26日(金)
午前0時04分
タイトル: esperanto-komikso "Tama kaj Ghama"
|
| |
Saluton al cxiuj!
Mi skribas por informi cxiuj vin pri mia interreta komiksejo
L'Amuzokazoj de Tama kaj Ghama, bildrakontoj pri du petolemaj
knabinoj kaj sia patro scientista.
Vido la komikso cxe--
http://www.geocities.com/tamakajghama/
Mi esperas, ke la apero de mia komikshava retejo inspiros al aliuloj
enretigi komiksojn en esperanto. Estas multaj komiksretejoj en la
angla kaj kelkaj en la japana, sed nur du au tri en esperanto.
Amike,
Aaron Reed
|
| 201 |
投稿者:
Donald J. HARLOW <don@d...>
Date:
2000年5月26日(金)
午前3時28分
タイトル: Re: Poemo
|
| |
Je 07:57 ptm 5/24/00 +0200, Martyna TANIGUCHI skribis
>Dankon pro via afabla pritakso de miaj tradukprovoj. Se vi opinias, ke ghi
>povas aperi kune kun majstraj tradukoj de Angoni Grabowski, mi vere ege
>ghojas.
>Kun granda plezuro mi tralegis "La ghardenon de Hesperidoj". :) Bedaurinde
>post
>legado de tiuj artajhoj mi denove komencas bedauri, al mi mem mankas
>poettalenton ... :(
Nu, pri eventuala talento pri originalaj poemoj, multaj el ni devas
priplori gravan mankon... ;<) Tamen, via traduko ja sxajnas bona. Vi trovos
gxin cxe
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/atlantido.html
Mi tamen sxangxis la literumon de la nomo de la verkinto, por akordi kun
alia poemo de sxi aperinta en la reto.
En alia mesagxo, M. TANIGUCHI cxi tiel admonas la edzon:
>KAJ MI VIDAS, KE NECESAS KASHI VIAN
>KOMPUTILON IE TRE PROFUNDE
>AU TRANSDONI TIUN MASHINON AL
>IU KOMPATINDULO, KIU
>NE HAVAS SUFICHE DA MONO POR
>ACHETI GHIN.
Bonvolu tamen certigi, ke la eventuala malricxa transprenonto estu ankaux
esperantisto...:<)
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Novaj fabeloj us aperis:
Neulino, pri la belulino, la sendia duonpatrino, kaj la sep
malgrandeguloj:
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/blua/negxulino.html
Ljang anbo kaj ju Jingtaj, pri la knabino, kiu devis maski sin kiel
knabo por viziti lernejon:
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/liang.html
|
| 202 |
投稿者:
Aleksandra WATANUKI <aleks-jp@k...>
Date:
2000年5月26日(金)
午後9時14分
タイトル: RE: Komikso
|
| |
Saluton de Aleksandra!
>Mi skribas por informi cxiuj vin pri mia interreta komiksejo
>L'Amuzokazoj de Tama kaj Ghama, bildrakontoj pri du petolemaj
>knabinoj kaj sia patro scientista.
>
>Vido la komikso cxe--
>
http://www.geocities.com/tamakajghama/
>
>Mi esperas, ke la apero de mia komikshava retejo inspiros al aliuloj
>enretigi komiksojn en esperanto. Estas multaj komiksretejoj en la
>angla kaj kelkaj en la japana, sed nur du au tri en esperanto.
Mi tuj iris por rigardi vian komikseton. Estas ja bona ideo por fari
originan esperantlingvan komikson kaj aperigi ghin surrete.
Mi kaj Martina okupighas pri komiksoj profesie, char ni tradukas, preparas
kaj eldonas japanajn "mangaojn" en Pollando. Ghis nun ni eldonis "What's
Michael"de Kobayashi Makoto kaj "Chojin Locke"de Hijiri Yuki, baldau aperos
ankau "Hello, Harinezumi"de Hirokane Kenshi. Portempe nia kompanio estas
ege malgranda kaj ni apenau sukcesas regule eldonadi ilin, sed ni esperas,
ke kiam nia firmao evoluos (evoluu rapide!;)) kaj ni havos pli da tempo kaj
mono, ni povos eldoni tiujn komiksojn ankau en esperanto. Mi opinias, ke
japana mangao estas grava parto de la monda kulturo, kaj kiel tia, devas
esti pli multe eldonata en esperantujo, chu ne?
amike
Aleksandra
|
| 203 |
投稿者:
Donald J. HARLOW <don@d...>
Date:
2000年5月26日(金)
午後9時38分
タイトル: RE: Komikso
|
| |
Je 06:14 AM 5/27/00 +0900, Aleksandra skribis (responde al Aaron REED)
>Mi kaj Martina okupighas pri komiksoj profesie, char ni tradukas, preparas
>kaj eldonas japanajn "mangaojn" en Pollando. Ghis nun ni eldonis "What's
>Michael"de Kobayashi Makoto kaj "Chojin Locke"de Hijiri Yuki, baldau aperos
>ankau "Hello, Harinezumi"de Hirokane Kenshi. Portempe nia kompanio estas
>ege malgranda kaj ni apenau sukcesas regule eldonadi ilin, sed ni esperas,
>ke kiam nia firmao evoluos (evoluu rapide!;)) kaj ni havos pli da tempo kaj
>mono, ni povos eldoni tiujn komiksojn ankau en esperanto. Mi opinias, ke
>japana mangao estas grava parto de la monda kulturo, kaj kiel tia, devas
>esti pli multe eldonata en esperantujo, chu ne?
Tio rememorigas min pri demando, kiun antaux unu-du semajnoj transdonis al
mi William R. HARMON, esperante, ke mi povos respondi gxin; sed fakte
fremdas tiu fako al mi... Eble vi aux alia en la grupo povas pensi, pri kio
temas.
Unu el la retlernantoj de Vilcxjo skribis (mi tradukas el la angla):
"Mi provis rememori, kiam mi la unuan fojon auxdis la vorton 'esperanto',
kaj en hierauxnokta songxo mi finfine sukcesis. Temis pri anime-filmo
nomita 'Ili Estas 11', kiun mi vidis kun subtitoloj. Ne, mi ne scias la
japanlingvan titolon. Gxi estas animeo, sed ankaux estis tre bona, aux tiel
mi memoras gxin, kaj gxi estis altklasa. Tute ne la nuntempa
seks-kaj-perforta animea sensencajxo. Temas pri 11 homoj diversplanedaj,
lasitaj en senhoma stelsxipo, kiuj devas travivi plurajn tagojn kiel fina
ekzameno por matrikulo en la Spac-Akademio aux io simila. La sxipo nomigxas
Esperanto..."
Cxu iu konas tiun filmon?
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Novaj fabeloj us aperis:
Neulino, pri la belulino, la sendia duonpatrino, kaj la sep
malgrandeguloj:
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/blua/negxulino.html
Ljang anbo kaj ju Jingtaj, pri la knabino, kiu devis maski sin kiel
knabo por viziti lernejon:
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/liang.html
|
| 204 |
投稿者:
Aleksandra WATANUKI <aleks-jp@k...>
Date:
2000年5月26日(金)
午後10時06分
タイトル: RE: Komikso
|
| |
Saluton de Aleksandra!
-----Original Message-----
ol : Donald J. HARLOW <don@d...>
: gajagaja@e... <gajagaja@e...>
: 2000N527 6:39
: RE: [gajagaja] Komikso
Unu el la retlernantoj de Vilcxjo skribis (mi tradukas el la angla):
"Mi provis rememori, kiam mi la unuan fojon auxdis la vorton 'esperanto',
kaj en hierauxnokta songxo mi finfine sukcesis. Temis pri anime-filmo
nomita 'Ili Estas 11', kiun mi vidis kun subtitoloj. Ne, mi ne scias la
japanlingvan titolon. Gxi estas animeo, sed ankaux estis tre bona, aux tiel
mi memoras gxin, kaj gxi estis altklasa. Tute ne la nuntempa
seks-kaj-perforta animea sensencajxo. Temas pri 11 homoj diversplanedaj,
lasitaj en senhoma stelsxipo, kiuj devas travivi plurajn tagojn kiel fina
ekzameno por matrikulo en la Spac-Akademio aux io simila. La sxipo nomigxas
Esperanto..."
Cxu iu konas tiun filmon?
Mia edzo konas ghin, la japana titolo estas "Juichinin iru", onidire vere
tre bona animacio. Bedaurinde, (almenau lau la memoro de mia edzo) la shipo
tie nomighis "Esperanza", ne "Esperanto"... :-(
amike
Aleksandra
|
| 205 |
投稿者:
Atsuhiko TANIGUCHI <aleks-jp@a...>
Date:
2000年5月26日(金)
午後10時10分
タイトル: Kialo.
|
| |
Saluton. Gucho skribas.
Homo povas farighi diablo.
Sed mi ne neas tion.
Tamen chiuj personoj pensas
ke ili estas iamaniere bona,
almenau pli bona ol mi.
Mi pensas ke diableco ne ekzistas
en la malbono.
Ghi trovighas inter bonoj.
Diablo aspektas chiam kiel bonulo.
Mi tiel kredas.
En pollando oni diras:
"Diablo ne estas tiom terura kiel ghi aspektas"
Sed mi diru:
"Diablo chiam aspektas kiel Dio"
Mi nur volas rigardi ke
homo ne estas tiom bona kiel ghi pensas pri si mem.
Kiam mi parolas kun bonulo, mi iom enuas,
char mi estas ne tiom bona kaj ne volas esti
tiom bona. Mi volas posedi chiam malbonon.
Mi ne volas esti sanktulo.
Mi volas esti homo kiu normale posedas malbonon.
Mi ne volas shajnigi sin tiom bona kiel mi ne aspektas.
Mi forperas moralon, char ghi jam ne funkcias
tiom bone kiel antaue funkciis.
Mi volas konstrui pli bonan principon,
por ke mi povu esti honesta.
Por mi sagheco kaj logiko ne gravas.
Do ne altrudu al mi vian principon.
Eterne mi ne estas vi.
Kaj ghi neniom esprimas malamikecon.
Tial ke mi skribis,
amike,
Gucho
Kaj pri tio neniam mi ne trompis.
Do saghaj homoj, mi ne estas tiom bona
kiel vi traktas min.
Kaj plue sagheco kaj logiko neniom transdonas
amon al mi. Mi ofte sentas amon kun stulteco
kaj mallogiko.
Tial ke mi diris:
"Mi ne estas vi."
amike,
Gucho
******************
TANIGUCHI Atsuhiko
aleks-jp@a...
|
| 206 |
投稿者:
Donald J. HARLOW <don@d...>
Date:
2000年5月26日(金)
午後10時57分
タイトル: RE: Komikso
|
| |
Je 07:06 atm 5/27/00 +0900, Aleksandra skribis responde al mia demando
>Mia edzo konas ghin, la japana titolo estas "Juichinin iru", onidire vere
>tre bona animacio. Bedaurinde, (almenau lau la memoro de mia edzo) la shipo
>tie nomighis "Esperanza", ne "Esperanto"... :-(
Mi tre dankas vin pro la informo. Mi plusendis gxin al Vilcxjo Harmon, kiu
eble povos informi (same bedauxrante) sian lernanton...
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Novaj fabeloj us aperis:
Neulino, pri la belulino, la sendia duonpatrino, kaj la sep
malgrandeguloj:
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/blua/negxulino.html
Ljang anbo kaj ju Jingtaj, pri la knabino, kiu devis maski sin kiel
knabo por viziti lernejon:
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/liang.html
|
| 207 |
投稿者:
Aaron Reed <aaronibus@u...>
Date:
2000年5月26日(金)
午後8時11分
タイトル: Re: [RE: Komikso]
|
| |
Kara Aleksandra ----
Mi felicxas pri via profesia pollingvigo de japanaj mangaoj, kaj deziras
al via eldonejo multecon da sukceso. Mi ne scias, kiel longe
tiu sukceso alvenos al vi, sed mi scias, ke gxin vi havos. Dum la 1980-aj
jaroj kelkaj usonaj mangasxatantoj angligis mangaojn amatore, kaj post ne
longe profesiaj eldonistoj ekeldonis mangaojn en la angla. Cxe tiu tempo
la sukceso de tiuj eldonejoj ne multis, sed dank' al la subteno de fidelaj
sxantantoj la sukceso ja venis. Mi esperas, ke via sukceso bonkresku.
Cxu mi pravas, ke la mangaoj eldonata de vi kaj Martina elvenas la
eldona kompanio Kodansha? Cximomente oni povas acxeti en la angla "What's
Michael", "Militista Belulino Sailor Moon" kaj aliaj de Kodansha per la usona
eldonejo Mixx kaj aliaj. Mia plej sxatata mangao de Kodansha estas
la "yongoma" (kvarkadra) mangao "OL Shinkanron" de AKIZUKI Risu, pri
oficistino kaj siaj kunlaboristoj cxe la oficejo. Gxi estas tre komika, kaj mi
sxategas la tre simplan artstilon, kio ordinaras al la plimulto da kvarkadraj
mangaoj. Almenau manpleno aperis kelkfoje en nun cxesinta gazeto "Mangajin",
sed ne en aliaj cxitieaj eldonajxoj.
("Mangajin" estis neordinara manga-gazeto au "mangazeto", en kio
japanaj mangaoj aperis en unu pagxo japanalingve, kaj sur la kontrauxvizagxa
pagxo aperis anglalingva tradukon kun ankaux lauxvorta traduko kaj garmatikaj
notoj pri japana lingvuzo. La celo de Mangajin estis helpi anglalingvajn
lernantojn de la japana. Bedauras, ke tiu gazeto malsukcesis.
Laux usona kontaulo en Japanio, almenau tri libroj kun angligitaj
mangaoj de "OL Shinkanron" ekzistas, en la simila formato al mangajin por
japanaj lernantoj de la angla. Bedauras, ke mi ne povas obteni tiujn librojn
per sxi. 8-( )
Koncerne enretigi amatorajn komiksojn en esperanto, mi esperos, ke
aliaj esperantistoj, kiuj desegnas bildstriojn por plezuro faros la samon se
ili havas la deziron. Multaj amatoraj komiksretejoj ekzistas anglalingve kaj
ankau japanalingve. Mi longtempe kredas, ke komiksoj estas
bonega loko por lerneti lingvojn kaj plibonigi onies lingvoscion.
Estu benata!
Amike,
Aaron
____________________________________________________________________
Get free email and a permanent address at http://www.netaddress.com/?N=1
|
| 208 |
投稿者:
HARADA Masanori <masanori@h...>
Date:
2000年5月27日(土)
午前1時35分
タイトル: Re: Komikso
|
| |
Nur por informi.
--- In gajagaja@egroups.com, "Aleksandra WATANUKI" <aleks-jp@k...>
wrote:
>
> Cxu iu konas tiun filmon?
>
> Mia edzo konas ghin, la japana titolo estas "Juichinin iru",
onidire vere
> tre bona animacio. Bedaurinde, (almenau lau la memoro de mia edzo)
la shipo
> tie nomighis "Esperanza", ne "Esperanto"... :-(
Mi havas originan mangaon "11 nin iru" verkita de Hagio Moto.
Lau gxi la sxipo nomigxas "Haku gou" (blanka (sxipo)).
Simple,
HARADA Masanori
|
| 209 |
投稿者:
TANIGUCHI <taniguchi@q...>
Date:
2000年5月27日(土)
午後0時16分
タイトル: Re: Re: Komikso
|
| |
LONGE NE VIDINDA SURRETE MACHJO DENOVE APERIS!
BONVENON CHE GAJGAJA, MACHJO!
Bonvolu rigardu aviztabulon por vilaanoj ;)
Amike
Martyna
HARADA Masanori wrote:
> Nur por informi.
>
> --- In gajagaja@egroups.com, "Aleksandra WATANUKI" <aleks-jp@k...>
> wrote:
> >
> > Cxu iu konas tiun filmon?
> >
> > Mia edzo konas ghin, la japana titolo estas "Juichinin iru",
> onidire vere
> > tre bona animacio. Bedaurinde, (almenau lau la memoro de mia edzo)
> la shipo
> > tie nomighis "Esperanza", ne "Esperanto"... :-(
>
> Mi havas originan mangaon "11 nin iru" verkita de Hagio Moto.
> Lau gxi la sxipo nomigxas "Haku gou" (blanka (sxipo)).
>
> Simple,
> HARADA Masanori
>
> ------------------------------------------------------------------------
> $B!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!=!!%K%e!<%9!!!=(B
> $B!!!!!!!!!!!!!!$b$7$+$7$F!&!&!&!&!"(Be$B%0%k!<%W$,!)(B
> http://click.egroups.com/1/4289/9/_/221671/_/959391308/
> ------------------------------------------------------------------------
|
| 210 |
投稿者:
Aleksandra WATANUKI <aleks-jp@k...>
Date:
2000年5月27日(土)
午後9時24分
タイトル: RE: [RE: Komikso]
|
| |
Saluton de Aleksandra!
-----Original Message-----
差出人 : Aaron Reed <aaronibus@u...>
宛先 : gajagaja@e... <gajagaja@e...>
日時 : 2000年5月27日 9:11
件名 : Re: [RE: [gajagaja] Komikso]
>Kara Aleksandra ----
>
> Mi felicxas pri via profesia pollingvigo de japanaj mangaoj, kaj
deziras
>al via eldonejo multecon da sukceso. Mi ne scias, kiel longe
>tiu sukceso alvenos al vi, sed mi scias, ke gxin vi havos.
Kara s-ro Aaron, mi tre dankas al vi pro via afabla kuraghigo! Mi tralegis
kelkfoje vian leteron, char kuraghigaj vortoj estas tio, kion ni nun plej
bezonas. Bedaurinde ni ankorau estas che la komenco de tiu pena vojo kaj la
sukceso ankorau ne tiom videblas...
> Cxu mi pravas, ke la mangaoj eldonata de vi kaj Martina elvenas la
>eldona kompanio Kodansha?
Jes, Michael kaj Harinezumi estas de Kodansha kaj Locke estas de malgranda
eldonejo Biblos.
Cximomente oni povas acxeti en la angla "What's
>Michael", "Militista Belulino Sailor Moon" kaj aliaj de Kodansha per la
usona
>eldonejo Mixx kaj aliaj.
Sailor Moon tre popularighis ankau en Pollando. Eldonis ghin alia
kompanieto pritraktanta japanajn komiksojn.
Mia plej sxatata mangao de Kodansha estas
>la "yongoma" (kvarkadra) mangao "OL Shinkanron" de AKIZUKI Risu, pri
>oficistino kaj siaj kunlaboristoj cxe la oficejo.
Ni decidis mendi ghin por legi, se ghi estos tauga por pola merkato eble ni
estonte eldonos ankau ghin?
Miaflanke mi volus demandi kial vi ekinteresighis pri komiksoj? Chu vi
delonge verkas ilin? Kiamaniere vi akiras japanajn komiksojn kaj chu vi
legas ilin japanlingve? (El viaj komiksoj mi komprenis, ke vi konas la
japanan, chu ne?) Chu mi bone komprenis, ke vi estas usonano? Chu oni
facile povas acheti japanajn mangaojn en Usono?
Pardonu pro tro da demandoj! Kaj ankau aliaj pardonu, eble la temo ne tiom
interesas chiujn...
amike
Aleksandra
|
| 211 |
投稿者:
KAWAGOE Hitoshi <eliezer@m...>
Date:
2000年5月28日(日)
午前3時44分
タイトル: Re: Komikso
|
| |
Saluton, skribas KAWAGOE Hitoshi.
Rilate al:
RE: [RE: [gajagaja] Komikso] / Sun, 28 May 2000 06:24:53 +0900
"Aleksandra WATANUKI" <aleks-jp@k...>
| Pardonu pro tro da demandoj! Kaj ankau aliaj pardonu, eble la temo ne tiom
| interesas chiujn...
Tamen mi havas intereson pri la temo. Cxu aliaj ne? Povas esti, sed
ne certe.
Al mi placxas verkoj de OSAKA Mieko, kiu plejparte donas la verkojn
al Shueisha. Sxia plej fama verko nomigxas "EIEN NO NOHARA [L'ETERNA
KAMPO]" kaj mi tre amas gxin.
KAWAGOE Hitoshi eliezer@m...
|
| 212 |
投稿者:
Aaron Reed <aaronibus@u...>
Date:
2000年5月28日(日)
午前10時05分
タイトル: respondo al Aleksandra 8-) (re: komiksoj)
|
| |
Saluton, Aleksandra 8-)
Estas plezure diskuti aferojn kun vi.
Kaj elkoran saluton al cxiu membro de gajagaja! 8-D
Mi certe esperas, ke cxiu trovas multecon da intereso en la diskutatoj 8-)
Aleksandra, vi pravas diri ke mi estas usonano.
Mi naskigxis kaj logxas en Broktono, usona urbo kun 85 mil logxantoj, 35
kilometrojn suden de Bostono en la nordesta parto de la lando.
Jen respondoj al viaj demandoj 8-)
(Aleksandra)--- Kial vi ekinteresighis pri komiksoj?
(Aaron)--- Mia gxenerala intereso en komiksoj, chu usonaj au japanaj, estigxis
kiam mi estis infano kaj neniam foriris 8-) Rilate japanajn komiksojn, la
intereso komencis dum miaj altlernejaj jaroj, kiam mi
eltrovis per libro pri komiksoj ke sxatitaj animadaj TVserioj de miaj
infanjaroj ("Astroboy" -Ferpotenca Atomo, Tetsuwan Atom/// "Kimba the White
Lion" -La Gxangalestro- Janguru Taitei/// "Gigantor" -Ferviro 28- Tetsujin 28,
kaj aliaj) bazigxis sur
malnovaj mangaoj. Gxis tiam mia sola sciero pri mangao estis mangalibro, kion
instruistino akiris por prijapana studo en elementa lernejo. Krom tio, mi
sciis, ke
mia sxatata animadajxo "Speed Racer" estis japana. La japanalingva titolo de
Speed Racer estas "Mach GO GO GO".
(Aleksandra)--- Chu vi delonge verkas ilin?
(Aaron)--- Multjare mi verkas miaj proprajn komiksojn intermite, sed ne tiel
kutimakurata kiel nun, dank' al interreto.
La TTT donas al mi deziron desegni pli ofte cxar pli facilas atingi grandan
vidantaron ol senrete.
Enretigo miajn bildtriojn eksigas la kostan taskacxon de fotokopiado kaj
elsendadon la pagxojn de miaj komiksoj.
Tiamaniere mi disdonis miajn komiksojn nur al kelkaj intimaj amikoj. Per la
interreto estas pli facile gajni pli granda
vidantaron.
(Aleksandra) Kiamaniere vi akiras japanajn komiksojn kaj chu vi
legas ilin japanlingve?
(Aaron) En pasintaj jaroj mi akiris mangaojn per enjapaniaj korespondamikoj.
Mi komprenetas la japanan, kaj havas multajn "waei" (japana-en-anglan)
vortarojn
por helpi min en japanalingva kompreno.
Nuntempe mi jam ne havas tiujn korespondamikojn, sed povas acxeti mangalibrojn
aux
mangazetojn (manga-gazetoj) en Bostono cxe la japana librovendejo Sasuga aux
cxe Kotobukiya, japana nutrovarejo. Almenaux 5,000 - 10,000 japanojn logxas
en la bostona metropolita regiono.
Oni povas acxeti japanalingvajn mangaojn anlaux en la Novjorka, Sanfranciska,
Losangxelesaj kaj aliaj similaj metropolitaj regionoj kun grandaj japanaj
logxantaroj.
(Aleksandra) Chu oni facile povas acheti japanajn mangaojn en Usono?
(Aaron) Rilate al mangaoj angligitaj, tio depende de la haveblaj titoloj, kaj
se ordinara komiksvendejo
vendas ilin. Almenau 5 aux 6 kompanioj eldonas japanajn komiksojn cxi tie.
La plimulto da kompanioj estas malgrandaj usonaj kompanio, escepte la japanan
kompanion
Shogakukan, kio eldonas mangaojn el sia propra kolekto kiel "Ranma 1/2" de
mangaistino Rumiko TAKAHASHI kaj "Pokemon" (Posxmonstruoj), sed ankaux
titolojn de enjapaniaj
rivalaj eldonistoj kiel, ekzemple, "Dragon Ball" de Akira TORIYAMA el
Shueisha, k.a.
La plimulto da mangaoj cxi tie eldonitaj estas scienc-fikciaj aux fantaziaj.
Nur
unu aux du "verecaj mangaoj" kiel "Maison Ikkoku" de R. Takashashi aux "Eagle"
(mi ne memoras
la nomon de ties kreinto) eldonatas en Usono.
Dankon pro viaj demandoj.
Mi felicxas, ke Japanio donas al mondo interesan bildliteraturon per mangaoj.
Sed bedauras, ke multeco da komiksamantoj en Usono neniam eltrovos la vastan
varion de mangaoj eldonata en Japanio. Plejparte komiksoj, preter la
bildstrioj
vidataj de usonanoj en cxiutagaj jxurnaloj, estas konsiderataj nur por infanoj
kaj
rare por plenkreskuloj super la agxo de 18 jaroj, malgraux malplimulto da
legantoj super tiu
agxo.
Amike,
Aaron
____________________________________________________________________
Get free email and a permanent address at http://www.netaddress.com/?N=1
|
| 213 |
投稿者:
Aleksandra WATANUKI <aleks-jp@k...>
Date:
2000年6月2日(金)
午後2時31分
タイトル: RE: Re: Komikso
|
| |
Saluton de Aleksandra!
>
>Al mi placxas verkoj de OSAKA Mieko, kiu plejparte donas la verkojn
>al Shueisha. Sxia plej fama verko nomigxas "EIEN NO NOHARA [L'ETERNA
>KAMPO]" kaj mi tre amas gxin.
Ankau tiun chi verkon mi ne konas, do mi decidis mendi ghin kaj tralegi.
Mi daure interesighas pri viaj rekomendoj, eble iu havas ideon kiu el bonaj
japanaj komiksoj povus esti placha ankau eksterlande?
Amike
Aleksandra
|
|